Slava epopeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Slava epopeo estas ciklo de dudek grandaj pentraĵoj de la ĉeĥa pentristo Alfons Mucha, kiujn li pentris en la kastelo Zbiroh en okcidenta Bohemio kaj kiuj nun troviĝas en la kastelo de Moravský Krumlov.
La pentristo pensis pri la ciklo jam ekde 1900, sed nur en 1910 li revenis el Francio kun sia familio, luis atelieron en kastelo super urbeto Zbiroh kaj dum 18 jaroj pentris sian ĉefverkon. Tiun li poste donacis al la ĉeĥa nacio kaj konfidis al Prago, kie la verko estis prezentita en Foireja Palaco (1928). En 1938 la urbo sukcesis la verkon kaŝi antaŭ faŝistoj kaj post la dua mondmilito la Galerio de Prago pruntis la verkon al la kastelo de Moravia Krumlov, kie ĝi estas prezentata ekde 1963. Nun aperis tendencoj revenigi la verkon al Prago, sed tie ne estas samkvalitaj ĉambroj kiel en Krumlov.