Simone de Beauvoir
franca verkistino, filozofiistino, socisciencistino kaj feministo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Simone Lucie Ernestine Marie Bertrand de BEAUVOIR [simɔn də boˈvwaʁ] (naskiĝis la 9-an de januaro 1908 en Parizo — mortis la 14-an de aprilo 1986 en Parizo) estis Franca verkistino, filozofino, socisciencistino kaj feministino.
Simone de Beauvoir | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Simone de Beauvoir | |||||
Naskonomo | Simone Lucie Ernestine Marie Bertrand de Beauvoir | ||||
Naskiĝo | 9-an de januaro 1908 (1908-01-09) en 6-a arondismento de Parizo | ||||
Morto | 14-an de aprilo 1986 (1986-04-14) (78-jaraĝa) en 14-a arondismento de Parizo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Parizo • Marsejlo • Rueno vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo • Lycée Fénelon, Paris vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Bertrand de Beauvoir vd | ||||
Gefratoj | Hélène de Beauvoir vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Amkunulo | Jean-Paul Sartre • Claude Lanzmann • Nelson Algren vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Le Castor vd | ||||
Okupo | politika filozofo filozofo women letter writer (en) literaturkritikisto aŭtoro verkisto feministo taglibristo eseisto ĵurnalisto politika aktivisto romanisto aŭtobiografo instruisto de filozofio (–1943) vd | ||||
Laborkampo | filozofio • eseo • aŭtobiografio • romano • feminismo • ekzistadismo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La mandarenoj ❦ Quand prime le spirituel ❦ Pyrrhus and Cineas ❦ La dua sekso ❦ La invititino ❦ La forto de aĵoj vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi verkis plurajn romanojn, monografiojn pri filozofio, politiko kaj sociaj temoj, eseojn, biografiojn, kaj membiografion en pluraj volumoj. Nuntempe ŝi estas plej konata pro siaj metafizikaj romanoj, inter kiuj elstaras L'invitée ("La invititino", 1943) kaj Les mandarins ("La mandarenoj", 1954), kaj ankaŭ pro sia eseo Le deuxième sexe ("La dua sekso", 1949), en kiu ŝi detale analizas la subpremon de virinoj fare de viroj, kio iĝis mejloŝtono de la nuntempa feminismo.
Ŝi estas ankaŭ konata pro sia vivdaŭra pluramema rilato al Jean-Paul Sartre.