Siberia nana pino
From Wikipedia, the free encyclopedia
La siberia nana pino (Pinus pumila) estas pino hejma en nordorienta Azio, inkluzive de la insuloj de Japanujo. Tiu arbeda pino altas ekde 1–3 m, ĝis escepte ĝis 5 m, sed ĝi povas havi branĉojn laŭlonge de la grundo kiuj estas pli longaj. En la montaroj de norda Japanujo, ĝi kelkfoje hibridiĝas kun la parenca malgrandflora pino (Pinus parviflora); tiuj hibridoj (Pinus x hakkodensis) estas pli grandaj ol P. pumila, atingante okaze altecon de 8–10 m.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Siberia nana pino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pinus pumila (Pall.) Regel | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
.
La folioj estas pinglecaj, aranĝataj po faskoj de kvin kaj ili longas 4–6 cm. La strobiloj longas 2,5-4,5 cm, kun grandaj nuksecaj pinsemoj.