Shoghi Effendi Rabbání
pranepo de Bahao; estro de Bahaisma eklezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Shoghi Effendi Rabbání (شوقي أفندي رباني) naskiĝis je la 1-a de marto 1897 en Akko (Israelo). Li estis la plej maljuna nepo de 'Abdu'l-Bahá, kiu estis la plej maljuna filo de la Fondinto de la Bahaa Kredo, Bahá'u'lláh. Laŭ la bahaa ortografia sistemo lia nomo estus skribita Shawqí Afandí, sed lia nomo jam delonge estis konata kiel Shoghi Effendi, antaŭ ol la nuna sistemo estis akceptita.
Shoghi Effendi Rabbání | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1897 (1897-03-01) en Akko |
Morto | 4-an de novembro 1957 (1957-11-04) (60-jaraĝa) en Londono |
Mortokialo | Gripo-A-viruso, subtipo H1N1 |
Tombo | Londono |
Lingvoj | angla • persa • araba • turka • franca |
Ŝtataneco | Palestino |
Alma mater | Balliol College • Usona universitato de Bejruto |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Ruhiyyih Khanum |
Okupo | |
Okupo | religiestro • Gardanto de la Afero de Dio • tradukisto |
Ekde lia plej frua infaneco li havis specialan rilaton kun sia avo. Li studis en la Usona Universitato de Bejruto kaj poste ĉe Kolegio de Balliol de Oksfordo en Anglio. Post la forpaso de 'Abdu'l-Bahá je la 28-a de novembro 1921 Shoghi Effendi eksciis, ke li estis nomita de lia avo kiel la "Gardanto de la Afero de Dio" (Valí 'Amr'ulláh), la plej alta nomita ofico en la nova administra ordo de la Bahaa Kredo klarigita en la Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Bahá. Tiun oficon li plenumis ĝis sia morto je la 4-a de novembro 1957 en Londono.