Senpiŝtokorneto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Senpiŝtokorneto aŭ mallonge korneto (troviĝas ankaŭ la vikipediaj ligiloj kiel Lituus, itale cornetto, angle cornett) estas historia muzikilo, kiu havis sian florepokon en la frua 17-a jarcento. Ĝi diferencas de la moderna piŝtokorneto per la fakto, ke ĝi ne havas piŝton, kaj ankaŭ ĝi diferencas de klariono kaj ĉaskorno per la fakto., ke ĝi ne havas volvitan tubon. Ĝi estis fabrikata plejparte el ligno, malofte ankaŭ el eburo, ofte ornamita de arĝenta aŭ latuna elemento; ĝi estas rigardata kiel latuna instrumento.
Ĉi tiu artikolo temas pri korneto kiel latuna blovinstrumento. Por aliaj signifoj vidu la artikolon korneto (apartigilo).