Senmakzeluloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La senmakzeluloj (Agnatha) apartenas al la klaso de praaj vertebruloj, similaj al fiŝoj. Ili ne havas makzelojn, sed havas kranion, kartilagan vertebron, unu naztruon. Ili ne havis skvamojn, parajn naĝilojn, naĝvezikon. Ili akceptas la oksigenon per paraj brankoj (eĉ ĝis 15).
Ilia koro konsistas el unu atrio kaj unu ventriklo. En la digesta sistemo, oni ne povas distingi stomakon. La sekrecia organo estas prareno laŭ tipo. La seksaj organoj estas senparaj, la fekundigo estas ekstera, la ontogenezo estas direkta aŭ nedirekta. Ili havas dek parojn da cerbonervaro.
Rondbuŝuloj ests subklaso de tiu Agnatha.
- Kategorio Senmakzeluloj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Senmakzeluloj en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj. |