Sendormeco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sendormeco, nedormemeco, sendormo, nedormemo, aŭ insomnio estas unu el la dormomalordoj plej komunaj.
Kvankam sendormo kutime estas konsiderata nur kiel malfacilo por la ekdormo, estas certa ke la malfacilo ekdormi povas prezenti diversajn jenajn formojn:
- malfacilo por ekdormi tuj post enlitiĝo (komenca sendormo, nome la plej komuna el la tri)
- oftaj vekiĝoj dum la nokto (intermeza sendormo)
- tro fruaj vekiĝoj ĉe la mateno, antaŭ tio planita (fina sendormo)
Tio malhelpas la rekuperon kiun la korpo bezonas dum la nokta ripozo, kaj povas kaŭzi dumtagan dormemon, malaltan koncentriĝon kaj malkapablon senti sin aktiva dum la tago.
La malo de sendormeco estas superdormeco (hipersomnio).
- Kategorio Sendormeco en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri psikiatrio kaj interna medicino. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |