Sejŝela lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La sejŝela lingvo - sejŝele Seselwa [prononco "seselŭá", de la franca vorto Seychellois - estas la kreola lingvo surbaze de la franca kaj estas parolata de proksimume 70.000 homoj en la insulara ŝtato Sejŝeloj en la Hinda Oceano. Seselwa krom la franca kaj angla lingvoj estas la trie oficiala lingvo de la Sejŝeloj. Seselwa laŭ loka neformala lingvouzo ankaŭ estas la nomo por la tie loĝantaj homoj kun sejŝela ŝtataneco.
sejŝela lingvo Seselwa | |
lingvo • kreola lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
franc-kreolaj lingvoj | |
Parolata en | la Sejŝeloj |
Parolantoj | 73 000 |
Denaskaj parolantoj | 70.000 |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
kreola lingvo surbaze de la franca | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | la Sejŝeloj |
Reguligita de | Q19604568 |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | cpf |
ISO 639-3 | crs |
SIL | crs |
Glottolog | sese1246 |
Angla nomo | Seychellois Creole |
Franca nomo | créole seychellois |
La sejŝela lingvo havas propran ortografion surbaze de la latina alfabeto, kiu estas pure fonetika kaj neniel orientiĝas laŭ la ortografio de la norma franca lingvo. Krom ĝenerale kreolaj karakterizaĵoj kiel la perdo de gramatikaj konjugaciaj sufiksoj, de gramatikaj sekso kaj diferencigo inter singularo kaj pluralo, ankaŭ la prononco estas plisimpligita kompare al la franca lingvo, tiel ke la sono [ö] iĝas [e], [ü] iĝas [i], [ĵ] transformiĝas al [z] kaj [ŝ] al [s].