Sejmmarŝalo
Prezidanto de la pola parlamento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sejmmarŝalo (pole Marszałek Sejmu, pron. [marŜAŭek SEJmu]; plena titolo pole Marszałek Sejmu Rzeczypospolitej Polskiej - Marŝalo de Sejmo de Pola Respubliko) estas prezidanto de Sejmo de Pollando, la malsupera ĉambro en la pola parlamento. Li gardas rajtojn kaj honoron de Sejmo kaj gvidas ĝiajn laborojn.