Señas de identidad
From Wikipedia, the free encyclopedia
Señas de identidad (Identigeroj) estas romano verkita en 1966 de la hispana verkisto Juan Goytisolo, kiu komencas la etapon de kreiva matureco de sia aŭtoro. Temas pri romano pri malvenko, malsukcesa serĉado kaj elradikigo, kaj ĝi estas la unua el tri romanoj protagonizitaj de Álvaro Mendiola, rolulo kiu same aperos en Reivindicación del conde don Julián (Depostulo pri grafo don Julián, 1970) kaj Juan sin tierra (Johano Sentera, 1975). Neniu el tiuj tri romanoj povis esti publikigita en Hispanio ĝis 1976.[1]
Señas de identidad | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Juan Goytisolo |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1966 |
Eldonejo | Joaquín Mortiz |
En sia unua eldono, Señas de identidad inkludis la rakonton Pausa de otoño (Aŭtuna paŭzo), kiu estis neinkludita en postaj eldonoj.[2]
Multaj literaturaj kritikistoj konsideris ĝin unu el la hispanaj romanoj plej gravaj de la 20-a jarcento;[3] la hispana ĵurnalo El Mundo inkludis ĝin en sia listo de la 100 plej bonkvalitaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento.[4]