Sauda dinastio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La sauda dinastio, arabe آل سعود, [a:l sa.u:d] estas araba dinastio sur la Araba Duoninsulo ekde ĉirkaŭ 1735. Ĝi estas la reĝa dinastio de Sauda Arabio, al kiu ĝi donis la nomon. Muhammad ibn Saud (mortis 1765) estas konsiderata ĝia prapatro.
Rapidaj faktoj Dinastio, nobela familio • dinastio • reĝa familio ...
Sauda dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
nobela familio • dinastio • reĝa familio | ||
Apero | 1744 vd | |
Lando | Sauda Arabio vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Muhammad ibn Saud vd | |
Branĉoj | Al Jiluwi • Q4071092 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Abdul-Aziz bin Saud (1880-1953), mallonge nomata "Bin Saud" aŭ "Ibn Saud", estis la unua estro de la moderna Sauda Arabio. Nur liaj filoj kaj prafiloj povas iĝi reĝoj de Sauda Arabio.
Jam dekomence, ekde la geedziĝo de Muhammad bin Saud kun filino de Muhamad ibn Abd al-Ŭahab en 1744, la saudan historion karakterizis fundamentalisma vido de islamo laŭ ŭahabisma tipo (saudanoj mem preferas la terminon "salafismo").