Sankta koro de Jesuo
festa simboligo de katolika spiriteco kaj teologio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La festo de la plej sankta koro de Jesuo (latine: Sanctissimum Cor Jesu), ofte nur nomata festo de Sankta Koro aŭ sankta koro de Jesuo, preskribiĝis por la tuta romkatolika eklezio per dekreto de Pio la 9-a (23-a de aŭgusto 1856). Ekde 1889 ĝi estas festo unuaranga.
Ĝi festatas la vendredon ok tagojn post la ĵaŭda Kristokorpa Festo (do la trian vendredon post pentekosto). La koro simbolu la senfinan amon de la filo de Dio Jesuo Kristo por la homoj.