Sankta Vedast
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Vedast estis episkopo de Frankujo kiu mortis ĉirkaŭ 540. Aliaj versioj de lia nomo estas Vaast, Waast, Gaston kaj Foster.
Rapidaj faktoj Vedast, Persona informo ...
Sankta | |||||
Vedast | |||||
---|---|---|---|---|---|
episkopo de Kambrezo | |||||
La ordinado de Sankta Vedast | |||||
Persona informo | |||||
Vaast d'Arras | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 453 en Villac | ||||
Morto | ĉirkaŭ 540 en Arras | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
episkopo de Arras | |||||
Dum | ĉirkaŭ 500- | ||||
episkopo de Cambrai | |||||
Dum | ĉirkaŭ 500- | ||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 6-a de februaro | ||||
Atributoj | lupo/urso | ||||
Patroneco | Arras | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Komence de la 6-a jarcento, Sankta Remigio, episkopo de Reims, ĝuis la favoron de la franka monarĥio. Pro tio eblis ke li reorganizu la eklezion en norda Gaŭlio, kaj li konfidis la diocezojn de Arras kaj Cambrai al Vedast, kiu helpis konverti Klodvigon la 1-an en 496.
Li entombiĝis en Arras, kie konstruiĝis la Abatejo de Sankta Vaast.
- Kategorio Sankta Vedast en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)