Hieronimo el Stridono
balkana kristana sanktulo, monaĥo, teologo, kaj tradukisto de la Biblio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sofronio Eŭzebio Hieronimo (greka: Εὐσέβιος Σωφρόνιος Ἱερώνυμος; naskita ĉirkaŭ 347 en Dalmatio, mortis en Betlehemo la 30an de septembro 419/420) ankaŭ nomata Hieronimo el Stridono - pli konata en kristanaj rondoj kiel sankta Hieronimo - pastro, konfesanto, teologo kaj historiisto. Li estas unu el la kvar fruaj latinaj Doktoroj de l' okcidenta Eklezio kaj Eklezia Patro.
Sankta | |||||
Hieronimo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sanktulo | |||||
Sankta Hieronimo | |||||
Persona informo | |||||
Sophronius Eusebius Hieronymus Ευσέβιος Σωφρόνιος Ίερώνυμος Eusebius Sophronius Hieronymus | |||||
Naskiĝo | ĉ. 347 en Dalmatio | ||||
Morto | 30-an de septembro 419/420 en Betlehemo | ||||
Tombo | Bet-Leĥemo vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | latina • antikva greka • Biblia Hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kleriko • teologo • historiisto • apologetikisto • tradukisto de Biblio • anakoreto • poeto • verkisto • bibliologo • tradukisto • Doktoro de la Eklezio • Patroj de la Eklezio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Vulgato ❦ De viris illustribus ❦ Chronicon vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 30-a de septembro (kat.) aŭ 15-a de junio (ort.) | ||||
Atributoj | kranio aŭ leono | ||||
Patroneco | bibliotekistoj, tradukistoj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Konata ĉefe pro sia traduko de la kristana latina Biblio, nomata Vulgato, rekte el la fontoj: la malnova testameno rekte el la hebrea kaj la nova testamento el la greka; li ankaŭ verkis komentarion pri ĉiuj libroj de la Biblio. En kristana ikonografio li kutime estas portretata kun leono.
Malgraŭ la polemikoj inter ili, la latina kaj greka eklezioj ambaŭ rekonas lin kiel sanktulon - pro la grandega kontribuo al kristanismo per lia biblia entrepreno. Eĉ inter la protestantoj, kiuj tiutempe estis el liaj plej furiozaj kontraŭuloj, malmultaj kontestas la titolon Doktoro de la Eklezio.
Liaj verkaĵoj puŝis la latinan eklezion al ĝia liberigo de dependeco de la greka eklezio kaj ĝia fariĝado kiel la gvidanto de la kristana mondo - kun ĉiuj ĝiaj politikaj implicoj. Post kiam liaj verkoj helpis la eklezion en ties lukto kontraŭ judismo, ili estis la platformo sur kiu okazis la jud-kristana disputado. Finfine la latina Biblio estis estonta ilo por elradikigi la paganismon, por latinigi okcidentan Eŭropon kaj por konverti ĝin kaj la konkeritajn landojn.
La kultura kontribuo de Hieronimo preterpasas sian kontribuon al kristanismo aŭ okcidenteŭropa regiono kaj ĝia influo kaj influocirklo estas evidenta ĝis hodiaŭ. Lia heredaĵo fariĝis posedaĵo de la tuta homaro, kaj li estas perceptita kiel modelo en la okuloj de ĉiuj amantoj de scio.