Sankta Georgo
romia, malgrandazia kristana sanktulo de la 4-a jarcento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Georgo aŭ Georgo de Kapadokio estas kristana sanktulo kiu estas konsiderata la plej grava sanktulo en la ortodoksa kristanismo, kaj unu el la dek kvar helpantaj sanktuloj.
Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Georgo. Pri aliaj uzoj de la vorto vidu la koncernan apartigilon. |
Sankta | |||||
Georgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Γεώργιος | |||||
Naskiĝo | ĉ. 280 en Kayseri, Kapadocio, Romia Imperio | ||||
Morto | 23-an de aprilo 303 (0303-04-23) en Nikomedio, Bithynia et Pontus, Romia Imperio | ||||
Mortis pro | mortpuno vd | ||||
Mortis per | senkapigo vd | ||||
Tombo | Lod vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | klasika greka lingvo vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Gerontius vd | ||||
Patrino | Polychronia vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | soldato • drakmortiginto • miraklisto vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 23-a de aprilo, ankaŭ 6-a de majo | ||||
Atributoj | lanco, drako, foje palma branĉo | ||||
Patroneco | Anglio, Kartvelio; skoltoj; kaj multaj aliaj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Historie, li estis Romia soldato, kaj Kristana martiro. Li famiĝis pro mortigo de pesta drako, rakontita en la Ora Legendo de Jakobo de Voraĝino.
Ekde la 12-a jarcento, disvastiĝis legendoj, surbaze de tio, kio estas rakontita en la Apokalipso de Johano (ĉapitro 12, 7-9) en la Nova Testamento, kie estas priskribita la milito de la ĉefanĝelo Miĥaelo kun la krokodilo. Laŭ la legendo, Georgios savis knabinon el la manoj de kruela drako
Georgo (Georgios) estas la patronsanktulo de pluraj landoj: Anglio, Etiopio, Kartvelio, Montenegro, Litovio kaj Katalunio same kiel pluraj urboj, inkluzive de Moskvo, Ĝenovo kaj Bamberg.