Salman Rushdie
From Wikipedia, the free encyclopedia
Salman RUSHDIE [ruŝdi] (naskiĝis la 19-an de junio 1947) estas barata verkisto de fikcio en la angla lingvo, plejparte pri la hinda subkontinento.
Salman Rushdie | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
سلمان رشدی | |||||
Naskonomo | احمد سلمان رشدی | ||||
Naskiĝo | 19-an de junio 1947 (1947-06-19) (76-jaraĝa) en Mumbajo, Bombay Presidency, Brita Hindio | ||||
Lingvoj | urduo • angla • kaŝmira vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Usono • Barato vd | ||||
Alma mater | Rugby School • King's College • Cathedral and John Connon School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Anis Ahmed Rushdie vd | ||||
Edz(in)o | Marianne Wiggins • Padma Lakshmi • Elizabeth West • Clarissa Luard • Rachel Eliza Griffiths vd | ||||
Infanoj | Zafar Rushdie • Milan Rushdie vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • romanisto • eseisto • scenaristo • verkisto de porinfana literaturo • aktoro • aŭtoro vd | ||||
Aktiva dum | 1975– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La satanaj versoj vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rushdie naskiĝis kaj plenkreskis en Mumbajo (antaŭe Bombajo), kaj poste diplomiĝis kun honoroj de la universitato King's College, Cambridge en Anglio. Lia verka stilo, kiu miksas miton kaj fantazion kun realecon, jam estis priskribita kiel ligita al magia realismo.
Lia verkado komenciĝis per Grimus, fantasta romano kiu ne estis multe rimarkita de la publiko kaj kritikoj. Tamen, la sekva romano, Midnight's Children ("Infanoj de meznokto") katapultis lin al literatura famo kaj estas konsiderata lia plej bona verko. Ĝi ankaŭ konsiderinde formis baratan literaturon dum la posta jardeko. Ĉi tiu libro ricevis la premion Booker kaj poste la premion Booker of Bookers (t.e. la plej bona libro el la gajnintoj de la premio Booker). Post la sukceso de Midnight's Children li verkis mallongan romanon, Shame ("Honto"). Ambaŭ verkoj uzas magian realismon kaj enhavas enmigrintan vidpunkton pri kiu tre konscias Rushdie. "Honto" estas fantaziigita bildo de historio de Pakistano, ĝi estas "ŝlosila romano" kie konataj figuroj de pakistana politikistaro estas akre prezentitaj sub aliaj nomoj.
Rushdie estas ankaŭ tre influita de moderna literaturo. Midnight's Children prenas elementojn de romano de Günter Grass, La lada tambureto, kiu laŭ Rushdie inspiris lin komenci verki. "La satanaj versoj" estas influita de la klasika rusa romano de Miĥail Bulgakov, La Majstro kaj Margarita.
En postaj verkoj, Rushdie verkis pri la Okcidento (Barato kaj Pakistano estis la temoj de fruaj romanoj). The Moor's Last Sigh ("La lasta ĝemspiro de l' maŭro") priskribis komercajn kaj kulturajn ligojn inter Barato kaj la ibera duoninsulo. The Ground Beneath Her Feet ("La tero sub ŝiaj piedoj") temas pri barata intereso pri usona rokenrolo. Fury ("Kolero") kritikas usonajn kulturon kaj eksterajn rilatojn. Tamen, neniuj el la verkoj de Rushdie post 1989 jam ricevis la kritikan aprezon de Midnight's Children aŭ la publikan polemikon de The Satanic Verses (Satanaj versoj).