Salkaravanoj en la Saharo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La salkaravanoj en la Saharo servis al interŝanĝo de varoj, inter kiuj salo, inter la regionoj de la Saharo kaj la Sahelzono. Kiel transportilo servis kaj ankoraŭ servas dromedaroj. Ekzistas ankoraŭ hodiaŭ du gravaj karavanitineroj, nome unu inter Timbuktuo kaj Taŭdenio en Malio kaj Niĝero, kaj dua inter Agadez respektive la suda parto de la Aïr-montaro kaj la oazoj en Ténéré, Fachi kaj Bilma. La tria saloazo, Séguédine, en la nordo de la Ténéré, estas tro malcentre por esti grava. En la Tuarega lingvaro la salkaravano inter Timbuktuo kaj Taŭdenio nomiĝas Azalaï, la karavano en Ténéré Taghlamt (aŭ Tarhalamt).