La puritanoj akuzis kaj pledis por kredi iun akuziton pri sorĉado de kulpulo, ĉar laŭ ili en la kazo de dubo kadre de la kristana batalo kontraŭ sorĉado specife kaj la diablaj fortoj ĝenerale iom da superfluaj mortigoj de senkulpuloj malpli problemus ol ne-mortigo de sorĉa persono konvinke mensogante pri sia ŝajna nekulpeco.
Malgraŭ tiu defenda interveno, en histeria kaj paranoja atmosfero inter 150 kaj 300 homoj akuziĝis pri sorĉado, 20 el ili estis senkulpe kondamnitaj kaj mortigitaj per pendumo, kaj pluraj pliaj mortis karcere. En la urbo nun pluraj muzeoj memorigas pri tiu epoko. Pro teatraĵo de Arthur Miller el la jaro 1953 pri la "sorĉistina ĉaso" la urbeto konatiĝis tutmonde.
Pro la bone konservita arkitekturo el la 17-a jarcento, Salem nuntempe estas ŝatata turisma ekskursocelo. Apud la muzeoj pri la sorĉistinaj procesoj ankaŭ pseŭdomagiaj eventoj okaze de la tradicia festo Halloween ĉiuaŭtune estas apartaj altiraĵoj. Proksimume miliono da gastoj, multaj de ili de ekster Usono, vizitas la urbon ĉiujare.