Saint-Pée-sur-Nivelle
komunumo en la departemento Atlantikaj Pireneoj de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Saint-Pée-sur-Nivelle (eŭske: Senpere) estas franca komunumo situanta en la departemento Pyrénées-Atlantiques, en la regiono Nova Akvitanio kaj en la Nord-Eŭska historia provinco Lapurdo, ĉe la piedo de Pireneoj, proksime al la Kantabra Maro (Saint-Jean-de-Luz je 14 km).
Saint-Pée-sur-Nivelle | |||
---|---|---|---|
Preĝejo de Senpere | |||
komunumo en Francio | |||
Flago | Blazono | ||
Devizo: bortitz eta on (forta kaj bona) | |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Nova Akvitanio | ||
Departemento | Pyrénées-Atlantiques | ||
Arondismento | Bayonne | ||
Kantono | Ustaritz | ||
Komunumaro | Agglomération Sud Pays Basque | ||
INSEE kodo | 64495 [+] | ||
Poŝtkodo | 64310 | ||
Kodo laŭ INSEE | 64495 | ||
Retpaĝaro | www.saint-pee-sur-nivelle.com | ||
Politiko | |||
Urbestro | Pierre-Marie Nousbaum (2014-2020) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 954 (2012) | ||
Loĝdenso | 91 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 21′ N, 1° 33′ U (mapo)43.3575-1.5494 | ||
Alto | Min. 10 m – Maks. 227 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 65,08 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
- Akva areo | km²Ŝablon:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saint-Pée-sur-Nivelle [+] | |||
El administracia vidpunkto ĝi dependas de la Arondismento de Bayonne kaj de la kantono de Ustaritz.
En la Mezepoko, La komunumo estis konata sub la nomo St Pierre d'Ibarren aŭ St Petrus divarren.
Trairita de la rivero Nivelle, ĝi ankaŭ enhavas Lagon de Saint-Pée-sur-Nivelle destinitan al turismo kaj ripozo. Ĝi havas limojn norde kun Ahetze kaj Arcangues, okcidente kun Saint-Jean-de-Luz kaj Ascain, sude kun Sare kaj oriente kun Ustaritz, Souraïde kaj Ainhoa.
Ĉiujare ekde la 1980-aj jaroj estas celebrata meze de majo "Herri Urrats" aŭ festo de la "ikastola" (eŭsklingvaj lernejoj) de Nord-Eŭskio (Iparralde), kiu okazas sur la lago de Senpere kiun ĉeestas pluraj dekmiloj da partoprenantoj.
Temas, ankaŭ, pri unu el la komunumoj produktantaj "Paprikon de Espelette" (france: Piment d'Espelette, Nomo de Regata Origino).
En Senpere ripozas la mortaj restaĵoj de la poeto Tristan Derème (1889-1941).