Sablopino
From Wikipedia, the free encyclopedia
La sablopino (Pinus clausa) estas malgranda arbo, ofte arbedo kiu atingas altecon de 5–10 m, escepte 21 m, trovebla en du apartaj lokoj : unu tra centra duoninsula Florido, kaj la alia en la okcidenta florida patotenilo kaj la alabama marbordo; ekzistas arealointerspaco de proksimume 200 km inter la populacioj (ekde Apalachicola ĝis Cedar Key). Tiu specio estas plejparte limigita al tre malfekundaj, tro bone drenitaj, sablaj vivejoj kie konkurado de pli altkreskantaj specioj estas minimumigita kaŭze de la severaj vivokondiĉoj, kiel en la floridaj sablopinaroj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Sablopino | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sablopinaro | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pinus clausa (Chapm. ex Engelm.) Sarg. | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Natura arealo | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi