São Carlos (oficiale portugale Município de São Carlos, nomata laŭ la kristana sanktulo Karlo Boromeo, prononco: /sɜ̃w̃ˈkaɾ.lʊs/ aŭ /sɜ̃w̃ˈkah.lʊʃ/, en Esperanto: San-Karlo, estas urbo, municipo, diocezo kaj universitata urbo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Araraquara kaj enstas la administra centro de samnoma mikroregiono São Carlos. Laŭ la stato de 2020 en la municipo vivis 254 484 loĝantoj sur areo de 1 137,33 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 224 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 189 841. La teritorio havas komunan limon kun Ribeirão Bonito, Ibaté, Américo Brasiliense, Analândia, Araraquara, Brotas, Descalvado, Itirapina, Luís Antônio, Rincão kaj Santa Lúcia. En la urbo situas unu el la sep terenoj de Universitato de San-Paŭlio.
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: São Carlos |
Rapidaj faktoj municipo de Brazilo • urbego, Administrado ...
Fermi