Ruĝa
koloro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ruĝo estas primitiva koloro kaj komplementa koloro de verdo. La averaĝa ondolongo de ruĝa lumo estas inter 620 kaj 760 nm.
#F00 |
Antikve oni facile akiris ruĝan farbon el sango. Tial la plej malnovaj flagoj kutime entenas ruĝon, kiel tiuj de Danio kaj Katalunio. Ruĝo estas la plej facile videbla de la koloroj, tial ekzemple la britia marflago entenas multe da ĝi.
- Ruĝo signalas danĝeron, atentigon, kaj trafike foje "haltu!".
- Ruĝo estas koloro de amo, pasio, socialismo, naziismo kaj pluraj aliaj politikaj movadoj.
- Ruĝo apartenas al la Tutafrikaj koloroj, Tutarabaj koloroj, kaj Tutslavaj koloroj.
- Oni ankaŭ uzas la vorton "ruĝa" por priskribi la brunan haŭton de indianoj.
En diversaj kolormodeloj oni reprezentas la ruĝan koloron jene:
- RVB: R = 1,0; V = 0,0; B = 0,0 ;
- CMFN: C = 0,0; M = 1,0; F = 1,0; N = 0,0 .
#F00 |
En la elektromagneta spektro la ruĝa koloro situas ĉirkaŭ ondolongo de 700 nm. Ondoj pli longaj ol 760 nm ne estas videblaj por homoj kaj nomiĝas infraruĝaj aŭ transruĝaj.