Rusa mafio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rusa mafio (ruse русская мафия, russkaja mafija, kaj ruse братва, bratva, signifante "frataro") aŭ Ruĝa Mafio (ruse красная мафия, krasnaja mafija) estas ofte uzata nomo por gamo da krimaj organizaĵoj, kiuj fontas el la eksa Sovetunio kaj estas bazitaj en la post-sovetiaj ŝtatoj. Ekde la dissolvo de Sovetunio en 1991, la ekonomia liberaligo permesis al tiuj grupoj pligrandiĝi internaciskale por iĝi influaj en krimaj organizaĵoj tutmonde. Ĝi aktivas en pluraj sektoroj de la rusia socio. La rusaj krimuloj estas ankaŭ aktivaj internacie en la kontraŭleĝa petrolo-komerco, hom-trafiko, drog-trafiko, armil-trafiko kaj nukleaj materialoj kaj monlavado. La 2-an de decembro 2009, Timur Laĥonin, la estro de la Nacia Centra Oficejo de Interpol en Rusio, diris: "Certe, ekzistas krimoj implikantaj niajn iamajn samlandanojn eksterlande, sed ne ekzistas datumoj kiuj sugestus, ke praa strukturo de rusaj organizitaj krimaj grupoj ekzistas eksterlande".