Ruĝkola plumzonulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝkola plumzonulo, Ruĝkola emberizo aŭ Ruĝkola zonotriĥo (Zonotrichia capensis) estas mezgranda birdospecio membro de la grupo de Amerikaj paseroj indiĝena de Sudameriko kaj membro de la genro de zonotriĥoj, kiu enhavas speciojn de brunstriecaj dorsoj kaj distingaj kapobildoj, de la familio de la Emberizedoj.
Ruĝkola plumzonulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝkola plumzonulo, plenkreskulo en Bonaero, Argentino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Zonotrichia capensis (Müller, 1776) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi loĝas en tuta Sudameriko kaj vivas en kampoj kaj maldensaj arbaroj, fakte en ampleksa gamo de biotopoj, ofte ĉe homoj, el pleja sudoriento de Meksiko al Fuegio, kaj en la insulo de Hispaniolo. Ĝi estas fama pro siaj diversaj voĉoj kiuj estis intense studita el la 1970-aj jaroj, ĉefe de Paul Handford kaj Stephen C. Lougheed (Universitato de Okcidenta Ontario), Fernando Nottebohm (Universitato Rockefeller) kaj Pablo Luis Tubaro (Universitato de Bonaero). Lokaj nomoj de tiu birdo estas la portugala tico-tico [tIko-tIko] kaj la hispana chingolo [ĉingOlo].