Ruĝenŝoviĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ruĝenŝoviĝo estas ŝanĝo de koloro (ondolongo, frekvenco) de lumo aŭ pli ĝenerale de elektromagneta ondo pro relativa moviĝo de eligilo de la lumo (lumanta objekto) kaj de la observanto.
Ruĝenŝoviĝo estas je lumo de malproksimaj galaksioj, ĉar (minimume nun) universo pligrandiĝas kaj la galaksioj plejparte disflugadas. La meznombra valoro de ĉi tia ruĝenŝoviĝo estas priskribata de leĝo de Hubble.
Ruĝenŝoviĝo estas speco de efiko de Doppler.