Ruĝecventra silvio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝecventra silvio (konata ankaŭ kiel Brunventra silvio aŭ Brunventra parusilvio), Parisoma subcaeruleum, estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylvia aŭ silvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Ruĝecventra silvio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝecventra silvio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Parisoma subcaeruleum ( Vieillot, 1817) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ĝi troviĝas en centro de suda Afriko el plej suda Angolo suden al Bocvano, okcidenta Zimbabvo, Zambio, Namibio, norda kaj suda Sudafriko, Lesoto, malmulte en Mozambiko kaj Svazilando. Tiu estas komuna specio troviĝanta en gamo de habitatoj de finboso, arbustaro, makiso kaj sekaj riverujoj.