Ruĝecbrusta akcipitro
Taga rabobirdo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝecbrusta akcipitro (Accipiter rufiventris) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Ruĝecbrusta akcipitro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝecbrusta akcipitro, post vespera predo, Farmo Cedara, Pietermaritzburg, KwaZulu-Natal, Sudafriko. | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Accipiter rufiventris (Smith, 1830) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Temas pri specio kun malhelgrizaj (ardezgrizaj) krono, nuko kaj supraj partoj; estas ruĝecbrunaj vango, brusto kaj supra ventro, dum la suba ventro estas tre blanka. La irisoj kaj kruroj estas flavoranĝecaj.
Ĝi troviĝas en orienta kaj suda Afriko nome en Angolo, Demokratia Respubliko Kongo, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Ruando, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo.
Ĝi formas superspecion kun la Nizo (A. nisus) kaj eble kun la Madagaskara akcipitro (A. madagascariensis) (Ferguson-Lees kaj Christie 2001).