Ruĝa Semajno (Argentino)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Oni konas kiel Ruĝa Semajno la subpremadon kiu ekis dum la celebro de la Tago de la Laboro en la Placo Lorea de Bonaero, Argentino, de 1909, per kiu oni mortigis aŭ vundigis dekojn da personoj fare de la polico, kiu sendistinge pafis kontraŭ la hommamaso kiam tiu estis disiĝe, kune kun la ĝenerala striko kiu okazis kiel konsekvenco de la masakro kaj kiu estis la plej sukcesa ĝis la momento tie.[1]
Post monatoj, okazis mortiga atenco fare de la anarkiisto Simón Radowitzky kontraŭ la policestro Ramón Lorenzo Falcón (popola justico, laŭ la opinio de liberecanoj),[2] kaj sekve novaj okazintaĵoj subpremigaj.[3]