Ruĝ-ŝlima katastrofo en Hungario
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ruĝ-ŝlima katastrofo en Hungario estis industria akcidento en okcidenta Hungario, kiu komenciĝis la 4-an de oktobro 2010, je la 12:25 , kiam ruĝa ŝlimo trarompis la rezervujan digon kaj inundis la pli sube situantajn lokojn apud rojo Torna, nome Kolontár, Devecser, Somlóvásárhely, Tüskevár, Apácatorna kaj Kisberzseny.