Rolandas Paksas
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rolandas PAKSAS aŭskulti (* la 10-an de junio 1956 en Telšiai, Litovio) inter la 26-a de februaro 2003 kaj la 6-a de aprilo 2004 estis la prezidanto de Litovio.
Rolandas Paksas | |||||
---|---|---|---|---|---|
litovia politikisto | |||||
Persona informo | |||||
Rolandas Paksas | |||||
Naskiĝo | 10-an de junio 1956 (1956-06-10) (67-jaraĝa) en Telŝiao | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | litova vd | ||||
Ŝtataneco | Litovio vd | ||||
Alma mater | Teknologia Gediminas-Universitato Vilno • Saint Petersburg State University of Civil Aviation vd | ||||
Partio | Komunisma partio de Litovio • Tvarka ir teisingumas vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo • Vilno vd | ||||
| |||||
| |||||
membro de la Eŭropa Parlamento | |||||
por Litovio | |||||
Dum | 2009 - 2019 | ||||
Prezidanto de Litovio | |||||
Dum | 26-a de februaro 2003 - 6-a de aprilo 2004 | ||||
Antaŭulo | Valdas Adamkus | ||||
Sekvanto | Artūras Paulauskas | ||||
ĉefministro de Litovio | |||||
Dum | 18-a de majo - 27-a de oktobro 1999 | ||||
Antaŭulo | Gediminas Vagnorius | ||||
Sekvanto | Andrius Kubilius | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 27-a de oktobro 2000 - 20-a junio 2001 | ||||
Antaŭulo | Andrius Kubilius | ||||
Sekvanto | Eugenijus Gentvilas | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li havas diplomojn kiel inĝeniero (1974 ĉe la Universitato Vilno) kaj kiel piloto (1979 en Sankt-Peterburgo, tiam nomita Leningrado). Paksas estis membro en la sovetia kaj litova teamoj en arta aviado kaj gajnis plurajn internaciajn konkursoj.
Dufoje por po mallonga tempo Rolandas Paksas estis ĉefministro de Litovio kaj ambaŭfoje antaŭe urbestro de la ĉefurbo Litovio. Inter marto 2002 ĝis lia elektiĝo kiel prezidanto de Litovio dum januaro 2003 kaj denove ekde oktobro 2004 li estas prezidanto de la de li fondita "Liberaldemokrata partio" (LDP, litove Liberalų demokratų partija), kiu dum majo 2006 ŝanĝis sian nomon al Tvarka ir teisingumas (liberalai demokratai) - mallonge TT, en Esperanto: "Ordo kaj justeco (liberaldemokratoj)". La fondo de tiu partio estis reago al lia dufoja demisio de la ofico de ĉefministro kaj la ekmalharmonio kun la Liberala Unio de Litovio ("Lietuvos liberalų sąjunga"), kiu antaŭe subtenis lin.
Dum februaro 2003 li surprize elektiĝis prezidanto de Litovio, kandidatanta kontraŭ la ĝis tiam oficanta 76-jara prezidanto Valdas Adamkus. Paksas sukcese prezentis sin kiel juna, energioplena kandidato de ŝanĝiĝoj kaj novaj ŝancoj, kaj kiel "advokato de la socie malfortaj loĝantoj".