Robert Taft
From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert Alphonso TAFT (naskiĝis la 8-an de septembro 1889 en Cincinnati, Ohio; mortis la 31-an de julio 1953 en Novjorko) estis frakciogvidanto de la Respublikana Partio en la Usona Senato dum 14 jaroj (1939–1953), reprezentanto de la konservativaj tradicioj. Li dufoje kandidatis pri prezidenteco - sensukcese.
Robert Taft | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Robert A. Taft | |||||
Naskiĝo | 8-an de septembro 1889 (1889-09-08) en Cincinnati | ||||
Morto | 31-an de julio 1953 (1953-07-31) (63-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pankreata kancero vd | ||||
Tombo | Cincinnati vd | ||||
Religio | Episkopa Eklezio de Usono vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Yale • jura altlernejo Harvard • elementa lernejo • elementa lernejo • Yale College vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Taft family vd | ||||
Patro | William H. Taft vd | ||||
Patrino | Helen Herron Taft vd | ||||
Gefratoj | Charles Phelps Taft II • Helen Taft Manning vd | ||||
Edz(in)o | Martha Wheaton Bowers Taft vd | ||||
Infanoj | William Howard Taft III • Robert Taft Jr. • Horace Dwight Taft • Lloyd Bowers Taft vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • juĝisto • advokato • direktoro vd | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono • Columbus vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis filo de William Howard Taft, 27-a prezidento de Usono (1909-13). Li eklaboris en 1913, en Ohio-ŝtato kiel advokato, krom tio li iĝis sukcesa entreprenisto. Dum la unua mondmilito li laboris kiel nutraĵ- poste helpafera ministeria konsilisto. Li estis membro de parlamento de Ohio (1921-26) kaj de la senato (1931-32).
Oni elektis lin en 1938 en senaton de Usono kaj baldaŭ iĝis influa homo en Vaŝingtono. Li rifuzis la socialajn elementoj de la New Deal-programo kaj postulis ŝtatan ŝparemon, bilancitan buĝeton kaj limigon de rajtoj de la federacia registaro. Antaŭ japana bombardado de Pearl Harbor (decembro 1941), li forte kontraŭis usonan partoprenon en la dua mondmilito.
Kiam la respublikanoj en 1946 atingis plimulton en la Kongreso, Taft – kiel partia frakcigvidanto en la senato – akiris gravan influopotencon. Lia plej granda sukceso en la senato estis la akceptigo de la laborjura leĝo de Taft-Hartley (1947). Tiu leĝo limigis agadterenon de la sindikatoj.
Li reprezentis konsekvencan izolacian politikon, li kontraŭis ex post la dua mondmilito la mondpolitikan rolon de Usono (ekz. tra la NATO).
- Kategorio Robert Taft en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)