Rivero Tarim
From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Tarim - ĉine (tradicie) 塔里木河 , pinjine Tarim He, ujgure Tarim Däryasi - longas 2.030 kilometrojn kaj fluas tra Ĉinio (Azio).
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Fluo ...
Rivero Tarim | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 2 030 km |
Fluo | |
Enfluejo | Tarim-baseno |
Geografio | |
Landoj | Popola Respubliko Ĉinio |
Regionoj | Ŝinĝango |
Fermi
La rivero estas la plej longa rivero de Centra Azio. Ĝi ekestas en la ujgura aŭtonoma regiono Ŝinĝango en la pleja okcidento de Ĉinio, sudoriente de la urbo Aksu, per la kunfluo de pluraj fontaj riveroj - Aksu, Jarkend kaj Kaŝgar. Se la de sudo veninta rivero Ĥotan Darja, kiu havas 650 km da longo, portas akvon, la Tarim ankaŭ enprenas tiun akvon.
Poste la rivero en la baseno Tarim trafluas la nordan parton de la dezerto Taklamakano, fluas orienten kaj enprenas interalie la akvon de la de nordo veninta rivero Kaidu.
La teritorio, kiun la rivero provizas per akvo, dum la jaro 2002 entute ampleksis 198.000 km².