Ringo de Chiarraí
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ringo de Chiarraí aŭ ringo de Kerry (irlande Mórchuaird Chiarraí) estas 179[1] km longa panorama marborda vojo en la graflando Ciarraí en la sudokcidento de Irlando. La ŝoseo N70 estas tre mallarĝa kaj busoj rajtas veturi sur ĝi nur en la direkto kontraŭ horloĝmontrilo. La N70 iras de la duoninsulo Uíbh Ráthach (duoninsulo Iveragh) apud la marbordo de An Neidín (Kenmare) trans An Coireán (Waterville) al Cill Orglan (Killorglin); ekde tie en la lando trans Cill Airne (Killarney) kaj reen al An Neidín.