Ramno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ramno (Rhamnus) estas genro (aŭ du genroj, se oni rigardu apartan genron Frangula) de ĉirkaŭ 100 specioj de arbustoj, arbedoj kaj malgrandaj arboj inter 1 kaj 10 metroj je alto en familio ramnacoj. Plejparto de anoj de la genro kreskas en modera kaj subtropika klimato en Norda Hemisfero, sed ankaŭ troveblas en kelkaj lokoj de Suda Hemisfero en Afriko kaj Suda Ameriko. Kelkaj ramnoj estas invadaj specioj ekster siaj naturaj arealoj.
Ramno | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rhamnus frangula | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
ĉirkaŭ 100 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
En la genro ekzistas kaj falfoliaj, kaj ĉiamverdaj plantoj. La folioj estas simplaj, ĉirkaŭ 3-15 cm longaj, aranĝitaj aŭ laŭvice, aŭ popare. Plimulto de ramnoj havas tiun distinktan karakterizaĵon, ke la vejnoj kurviĝas al la ekstremaĵo de la folio. La fruktoj estas malhel-bluaj beroj. Ramnoj estas kutima manĝaĵo por larvoj de multaj Lepidopteroj.