Reĝa Ordeno de Viktorio kaj Alberto
reĝa familia ordeno de Britio fondita de reĝino Viktorio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Ordeno de Viktorio kaj Alberto - angle Royal Order of Victoria and Albert - estas parto de la brita honoriga sistemo kaj reĝa familia ordeno de Britio fondita de reĝino Viktorio la 10-an de februaro 1862. Post la morto de la reĝino en 1901, la premio jam ne estis aljuĝita.
La medalo, kiu estis donacita ekskluzive al virinoj, iris al personoj kiuj persone servis la moŝton, do reĝinon Viktorio. Tiuj estis plejparte membroj de la reĝa kortumo kaj familianoj. La portantoj de la ordeno, tielnomitaj kunuloj, rajtas porti la inicialojn VA post sia nomo, sed neniuj aliaj privilegioj estis donitaj al ili. La nombro de portantoj de la ordo ne estis limigita - la lasta vivanta posedanto de la ordo estis Alice, grafino de Athlone (1883-1981), la lasta vivanta nepino de Viktoria.
Ekzemplaj ordenanoj estis:
- Carmen Sylva, kiun Adam Zakrzewski nomis "vera esperantistino",
- Maria Kristina de Aŭstrio,
- Vilhelmina (Nederlando),
- Aleksandra Fjodorovna (Alix de Hesio-Darmstadt),
- Victoria Melita de Sachsen-Coburg kaj Gotha,
- Maria Henrietta de Aŭstrio kaj
- Aleksandra de Danio.
- Reĝa Ordeno de Viktorio kaj Alberto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Reĝa Ordeno de Viktorio kaj Alberto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Britio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |