Reinhard Heydrich
From Wikipedia, the free encyclopedia
Reinhard Tristan Eugen HEYDRICH (iam malĝuste literumita kiel Reinhardt) (7-a de marto 1904 Halle (Saale) – 4-a de junio 1942 Prago) estis prominenta nazio, proksima kunlaboranto de Heinrich Himmler kaj la dua plej supera reprezentanto de SS (SS-Obergruppenführer) kaj generalo de polico, ĉefo de Ĉefoficejo de regna sekureco (germana mallongigo estas RSHA) kaj Sekurecservo (SD), en la jaroj 1941 - 1942 reprezentanta regna protektoro de Protektorato Bohemio kaj Moravio. Li estis unu el ĉefaj arkitektoj de holokaŭsto. Kiel regna protektoro li realigis politikon de sukero kaj vipo - sociaj avantaĝoj al laboristoj kontraŭ bruta persekutado rilate al malfideluloj kaj malamikaj elementoj. La 27-an de majo 1942 estis krimita kontraŭ li atenco (Operaco Anthropoid) fare de el Anglio senditaj ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj, pro kies sekvoj li baldaŭ mortis. Lia kromnomo estis Buĉisto de Prago, Blondhara bestio kaj Der Henker (germana esprimo por ekzekutisto).
Reinhard Heydrich | |
Naskiĝo | 7-an de marto 1904 en Halle an der Saale, Germana imperio |
---|---|
Morto | 4-an de junio 1942 (38 jaroj) en Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio |
Soldata kariero | |
Rango: | SS-Obergruppenführer kaj Generalo de Polico |
Deĵoris en: | Vajmara respubliko (ĝis la jaro 1933) Tria regno (ĝis la jaro 1944) |
Speco: | Reichswehr (ĝis la jaro 1933) SS |
Komandis al: | Ĉefo de RSHA Ĉefo de Sicherheitsdienst Reprezentanta regna protektoro Bohemio kaj Moravio |
Militoj: | Dua mondmilito |
Medaloj: | Fera Kruco de la 1-a klaso Fera Kruco de la 2-a klaso Ora Partia Insigno |
Persona informo | |
Naskonomo | Reinhard Tristan Eugen Heydrich |
Mortokialo | Pafvundo kaj sepso |
Tombo | Invalids' Cemetery (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Regno |
Alma mater | Teknologia Universitato Munkeno Hans-Dietrich-Genscher-Gymnasium (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Richard Bruno Heydrich (en) |
Patrino | Elisabeth Krantz (en) |
Frat(in)oj | Maria Heydrich (en) kaj Heinz Heydrich (en) |
Edz(in)o | Lina Heydrich (1931–1942) |
Infanoj | Heider Heydrich (en) , Klaus |
Okupo | |
Okupo | politikisto piloto soldato skermanto militisto Gestapo employee (en) |