Reakciismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Reakciismo estas ideologio kiu celas restarigi antaŭan socian staton. Ĝi origine estis pejorativa termino uzita dum la Franca Revolucio por malglori tiujn, kiuj ne subtenis la revolucion, kiel sinonimo de «kontraŭrevolucia». Nuntempe ĝi celas ideologion, kiu rifuzas modernismon kaj laŭdas realan aŭ fantazian pasintecon. Reakciismo esence kontraŭas konservismon kaj aparte progresismon.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri politiko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |