Reĝa tombejo de Ur
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa tombejo de Ur aŭ Reĝaj tomboj de Ur estas arĥaeologia loko en moderna Gubernio Dhi Kar en suda Irako. La komencaj elfosadoj ĉe Ur okazis inter 1922 kaj 1934 sub gvido de Leonard Woolley en kunlaboro kun Brita Muzeo kaj Muzeo de Arkeologio kaj Antropologio de Universitato de Pensilvanio en Filadelfio (Pensilvanio). Multaj trovaĵoj nun estas en muzeoj, precipe la Nacia Muzeo de Irako, Bagdado kaj la Brita Muzeo.