Reĝa Astronomia Societo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La (brita) Reĝa Astronomia Societo (angle Royal Astronomical Society, akronime RAS) estas erudicia societo kaj neprofitcela organizaĵo kiu antaŭenigas la studon de astronomio, planedoscienco, geofiziko kaj rilataj branĉoj de scienco [1]. Ĝia ĉefsidejo estas ĉe Burlington House, sur Piccadilly en Londono. La societo havas pli ol 4,000 membrojn, konatajn kiel kunuloj (angle fellows). Plej multaj estas profesiaj esploristoj aŭ plene kvalifikitaj studentoj [1]. Ĉirkaŭ kvarono de la kunuloj de la organizaĵo loĝas ekstere de la UR [1].
Rapidaj faktoj organizaĵo • erudicia societo, Komenco ...
Reĝa Astronomia Societo | |||||
---|---|---|---|---|---|
organizaĵo • erudicia societo | |||||
Komenco | 1820 vd | ||||
Antaŭe | Spitalfields Mathematical Society vd | ||||
Geografia situo | 51° 30′ 32″ N, 0° 8′ 23″ U (mapo)51.50878-0.1397 | ||||
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Sidejo | Londono | ||||
| |||||
Agareo | |||||
Membro de | Society Publishers' Coalition (en) Asocio de Eldonistoj de Edukaj kaj Profesiaj Societoj vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
En ĝia blazono, la societo prezentas teleskopon de William Herschel, ĝia unua prezidanto, same kiel lian latinan devizon latine QUICQUID NITET NOTANDUM, tradukita "Kio ajn aperas, estu registrita".