Rakonto pri Du Urboj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rakonto pri Du Urboj (angle A Tale of Two Cities) (1859) estas historia romano de Charles Dickens; ĝi plie estas morala romano kiu ege prias la temojn: kulpo, honto, redempto, kaj patriotismo. La ĉefa fonto por Dickens por tiu historia romano estis la verko de Thomas Carlyle, La Franca Revolucio (angle The French Revolution: A History). La rakontado eksterordinare dependas de korespondaĵoj kiel rimedo por certigi la eventfluon, kaj kvankam ĝi ne estas epistola romano laŭ la maniero de Les Liaisons Dangereuses far Pierre Choderlos de Laclos, tamen estas tuje evidente, ke la leterfluo forme motoras multon el la rakonta disvolviĝo en tiu romano. La romano kovras periodon historian inter 1775 kaj 1793, de la Usona Revolucio (por paroli anakronisme) ĝis la meza parto de la Franca Revolucio.
A Tale of Two Cities | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Charles Dickens |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1859 |
Eldonejo | Chapman and Hall |
Ĝenro | historia fikcio • socia fikcio |
Loko de rakonto | Parizo • Londono |