RKO Pictures
From Wikipedia, the free encyclopedia
RKO (Radio-Keith-Orpheum) Pictures estas usona entrepreno de filma produktado kaj distribuado. Konata ankaŭ kiel A Radio Picture, An RKO Radio Picture, kaj RKO Radio Pictures Inc., ĝi estis unu el la Kvin Grandaj studioj de Holivudo en ties Ora Epoko.
RKO Pictures | ||
---|---|---|
filmkompanio • film distributor • negoco vd | ||
Dum | 23-a de oktobro 1928 - 7-a de marto 1959 | |
Antaŭulo | Film Booking Offices of America | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Fondintoj | David Sarnoff • Joseph P. Kennedy Sr. vd | |
Sidejo | Manhatano | |
Lando | Usono | |
TTT | Oficiala retejo | |
RKO famiĝis ekzemple pro siaj serioj de muzikaloj en kiuj stelulis Fred Astaire kaj Ginger Rogers en la mezaj al la finaj 1930-aj jaroj. Aktoroj Katharine Hepburn kaj, poste, Robert Mitchum havis siajn unuajn ĉefajn sukcesojn ĉe tiu studio. Cary Grant estis ĉefa aktoro dum jaroj. La malmultekostaj hororfilmoj de produktoro Val Lewton kaj multaj aliaj produktaĵoj de RKO en la kampo nune konata kiel nigra filmo estis same laŭdata kaj de kinkritikistoj kaj de historiistoj. La studio produktoris du el la plej famaj filmoj en la historio de kino: nome King Kong kaj Citizen Kane.