Purpura silvio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Purpura silvio, Sylvia undata, estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylvia aŭ silvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Ĝi estas indiĝena el la plej varmaj partoj de okcidenta Eŭropo tio estas Iberio, suda kaj okcidenta Francio kaj marborda Italio, kaj nordokcidenta Afriko. La reprodukta teritorio estas okcidente de linio el suda Anglio al la “kalkanumo” de Italio (suda Apulio). La Purpura silvio estas plej ofte specio de loĝantaj birdoj la tutan jaron en la reprodukta teritorio, sed estas iom da limigita migrado.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Purpura silvio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ino de Purpura silvio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sylvia undata (Boddaert, 1783) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi