Punto
dekoracia teksaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Punto estas maldensa, delikata plektaĵo el kotonaj, linaj aŭ silkaj fadenoj.
La maŝoj de la punto prezentas artajn formojn, desegnaĵojn. La puntoj estas fareblaj per diversaj iloj (kiel bobenoj, kudrilo, hokstangetoj, trikiloj aŭ speciala maŝino) aŭ laŭ diversaj metodoj (kudrita, trikita, brodita, batita, maŝina); la plej komplikaj kaj belaj estas tiuj faritaj sur speciala kuseno kun pingloj kaj bobenoj.
En diversaj regionoj la popolo faris specialajn formojn, desegnaĵojn, tiel ni parolas pri famaj puntoj kiel punto de Alençon, Bruĝo, Bruselo, Meĥleno, Valencieno, Kiskunhalas, Csetnek ktp. Nuntempe permaŝina punto fabrikatas en Kalezo kaj Caudry.