Puĉo en Ĉilio en 1973
From Wikipedia, the free encyclopedia
La militista puĉo en Ĉilio la 11-an de septembro 1973 estis turnopunkto en la Malvarma Milito same kiel en la historio de Ĉilio.
En rekta daŭrigo de streĉiĝoj kaj socia kaj politika tumulto inter la konservativaj rondoj en la Kongreso kaj la elektita socialisma prezidanto de Ĉilio, Salvador Allende, ĉi-lasta estis forigita per militista puĉo. La "ĥunto" gvidita fare de Augusto Pinochet kiu forigis la regadon de Allende, kun usona asistado de la CIA, estis kunmetita de la ĉiliaj militfortoj: estroj de la aerarmeo, komandantoj de la mararmeo, polictrupoj kaj de la armeo. Kvankam Pinochet atingis la apogeon de sia potenco en la jaro post la puĉo, li enposteniĝis oficiale kiel prezidanto fine de 1974. [1] Pinochet akiris potencon kaj eliminis la demokratan registaron de Allende per kampanjo de atencoj kiuj inkluzivis la politikan murdon de iama ministro pri eksterlandaj aferoj Orlando Letelier [2] [3].
Antaŭ Pinochet, Ĉilio konis jardekon da demokratio kaj de relativa politika stabileco. Allende mem, dum la atako kiu antaŭis la puĉon, faris sian lastan paroladon, en kiu li ĵuris resti en la prezidenta palaco kaj en kiu li denuncis ajnan alian eblecon. Atestantoj de la lasta parolado de Allende deklaris, ke ĉe la fino de la parolado li faris sinmortigon. Post la morto de Allende, la "ĥunto" establis militreĝimon kiu, kun la subteno de la CIA kaj la DIA, regis en Ĉilio ĝis 1990.
Usono ludis rolon dum la okazaĵoj jam antaŭ la puĉo: ĝi financis la konservativan opozicion al Allende kaj uzis la CIA por kontraŭpropagando kiu instigis la puĉon. Post tio, Usono apogis la "ĥunton" kiu funkciis sub la gvidado de Pinochet.