Pseŭdokodo
neformala priskribo de algoritmo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Per pseŭdokodo oni ĝenerale celas neveran (neformalan) programlingvon. 'Pseŭdo' signifas nevera, 'kodo' indikas la fontkodon de la komputila programo. Ĉar pseŭdokodo havas neformalan karakteron, ĝi ne taŭgas por esti kompilita. Pro tio ĝi ne estas vera programlingvo.
Pseŭdokodo estas uzata por registri algoritmojn en, por homoj, legebla maniero kun konservo de la paŝoj. Natura lingvo ne taŭgas por tio, ĉar ĝi estas ambigua. Vera (formala) programlingvo ofte estas tro rigide difinita kaj postulas tro specifan scion de la lingvo por rapide kaj por ĉiuj klarigi la algoritmon.
En pseŭdokodo troviĝas konataj konstruoj el ekzistantaj programlingvoj (kiaj Paskalo, C, Java aŭ BASIC). Tiuj konstruoj tamen estas pli malstrikte uzataj kaj ofte en kombinaĵo kun skribitaj frazoj (ofte angle).
Ekzemplo de pseŭdokodo por la bobelmetoda ordigo estas:
dum interŝanĝoj estas bezonataj iteraciu laŭ ĉiu paro de apudaj nombroj se la du nombroj ne estas en la ĝusta ordo tiam interŝanĝu la nombrojn