Pseŭdomuelejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pseŭdomuelejo estas konstruo kiu similas al muelejo sed ne enhavas muelilon. Ĝi povas servi por fari oleon, farbon ktp. aŭ por segi, pumpi, ŝlifi ion. Pseŭdomuelejo povas esti propulsita de vento, akvo, elektro, aŭ de muskolforto de homoj (mano, paŝrado) aŭ aliaj bestoj (ĉevalo, bovo).