Sudtirolo
aŭtonoma provinco de Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sudtirolo (germane kaj ladine: Südtirol, itale: Sudtirolo), ankaŭ konata per sia itala nomo Supra Adiĝo (itale: Alto-Adige), estas aŭtonoma provinco en norda Italio. Ĝi estas unu el la du aŭtonomaj provincoj kiuj konsistigas la aŭtonoman regionon de Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo. La provinco havas areon de 7,400 kvadrataj kilometroj kaj totalan populacion de 511 750 loĝantoj (31-12-2011). Ĝia ĉefurbo estas Bolzano-Bozen (itale: Bolzano; germane: Bozen; ladine: Balsan aŭ Bulsan).
Sudtirolo | |
Regionoj kaj provincoj de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono: | Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo (2005) |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | BZ |
Areo: | 7400 (2005) km² |
Ĉefurbo: | Bolzano-Bozen |
Loĝantaro: | 481133 (2005) |
Loĝdenso: | 62,83 (2005) loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 116 (2005) |
Poŝtkodo: | 39100 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 021 (2005) |
Telefona prefikso: | 0471, 0472, 0473, 0474 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.provinz.bz.it |
La plimulto de la loĝantaro estas de aŭstro-bavara heredaĵo kaj parolas la germanan kiel gepatran lingvon. Proksimume kvarono parolas la italan kiel degepatre. Plejparto de ili loĝas en la du plej grandaj urboj Bolzano-Bozen kaj Merano-Meran. Malgranda malplimulto (ĉirkaŭ 4,5%) havas la ladinan kiel gepatran lingvon. Cetere ekzistas konsiderinda grupo da homoj kies gepatroj havas malsaman denaskan lingvon kaj kreskanta grupo da enmigrintoj el la tuta mondo.
En la jaro 1972 al Sudtirolo estis koncedita konsiderinda nivelo de aŭtonomio, konsistante el larĝa gamo da ekskluzivaj leĝdonaj povoj. Aldone la provinca registaro rajtas administri 90% de la impostoj kolektitaj en la provinco mem.
En la pli larĝa kunteksto de Eŭropa Unio, la provinco estas unu el la tri membroj de la Eŭropa Regiono de Tirolo-Sudtirolo-Trentino, kiu preskaŭ precize egalas al la historia regiono de Tirolo.