Protestoj en Rusio en 2011-2013
From Wikipedia, the free encyclopedia
Protestoj en Rusio en jaroj 2011-2013 estas serio da politikaj protestoj kiuj komenciĝis en Rusio post la balotoj al la Ŝtata Dumao la 4-an de decembro 2012. Partoprenantoj deklaris ke dum tiu balotado estis amasaj leĝrompigoj kaj falsadoj. Pli vaste, dum tiuj jaroj en Rusio okazis kresko de sociaj konfliktoj al kiuj apartenas ankaŭ apartaj laboristaj strikoj ktp.
Dum la protestoj en Moskvo kaj multaj aliaj urboj estis organizitaj demonstracioj kaj mitingoj kontraŭ malhonestaj balotoj kaj por eksigo de la nuna estraro de Rusio, plej amasaj protestoj dum la lasta jardeko.
Kutime ilin partoprenis "unuiĝinta opozicio": maldekstra movado (socialistoj, anarkiistoj kaj aliaj), liberaluloj, rusaj naciistoj. Estis ankaŭ diversaj lokaj opoziciaj aranĝoj kun ne multe da partoprenantoj.