Projekto Manhattan
From Wikipedia, the free encyclopedia
Projekto Manhattan, precize Manhattan Engineer District (MED, aŭ "Manhatana inĝeniera distrikto") estis kaŝnomo de sekreta projekto de la registaro de Usono, kun parta helpo de Britio kaj Kanado, dum la Dua Mondmilito ekde 1941 al 1946, kaj kiu celis planon kaj konstruon de atombombo. La sciencajn esplorlaborojn gvidis la usona fizikisto J. Robert Oppenheimer, dum pri la militista gvidado kaj la ĝenerala kunordigo zorgis la generalo Leslie Groves.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) |
Rapidaj faktoj milita projekto • tasko • grupo de homoj • eksperimento • megaprojekto, Komenco ...
Projekto Manhattan | |||||
---|---|---|---|---|---|
milita projekto • tasko • grupo de homoj • eksperimento • megaprojekto | |||||
Komenco | 1939 vd | ||||
Fino | 1946 vd | ||||
Lando(j) | Usono • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Kanado vd | ||||
Sidejo | Oak Ridge | ||||
| |||||
Agokampo | Fat Man • Little Boy • The Gadget • fisia materialo | ||||
Fermi
La projekto sukcese disvolvis kaj eksplodigis tri atombombojn en 1945:
- Proveksplodo de la plutonio-eneksploda bombo la 16-an de julio (Trinity-testo) apud Alamogordo, Nov-Meksiko;
- riĉigita uranio-bombo kaŝnomata "Little Boy" ("knabeto") la 6-an de aŭgusto sur Hiroŝimo;
- dua plutonio-bombo, kaŝnomata "Fat Man" ("dikulo") la 9-an de aŭgusto sur Nagasako, Japanio.