Leĝoj de Arkimedo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En fiziko, suprenforto aŭ flosemo(?) estas supreniga forto sur objekto pro fluaĵo (t.e., likvaĵo aŭ gaso) kiu parte aŭ entute ĉirkaŭas ĝin, pro malsama premo sur supero kaj subo de la objekto. La suprenforto egalas al la pezo (en neŭtonoj) de la fluaĵo elpuŝita de la korpo. Tiu ĉi forto ebligas ke objektoj flosas aŭ pezas malplie ol en vakuo. Flosemo gravas por multaj veturiloj, kiel boato, ŝipo, balono, kaj aerŝipo.
Flosemo agas kontraŭ la forto de gravito kaj tiel malpezigas objektojn. La maso de la objekto tamen ne ŝanĝiĝas. Oni distingu inter flosa pezo kaj maso.